Saltu al enhavo

Esplora instituto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Esplora instituto
speco de organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
research organization • instituto
Agareo

scienca esploro
scienco

vdr

Esplorinstituto estas instituto destinita por fari sciencan esploradon pri specifa kaj difinita temo aŭ esplora areo. La esplorinstituto povas koncentriĝi pri baza esplorado (por riĉigi scion kaj sen specifa difinita aplikata intenco) aŭ pri aplikata esplorado (uzante sciencon por difinitaj bezonoj, kiel ekzemple teknologiaj, inĝenierajarmeaj evoluoj, la disvolviĝo de medikamentojagrikulturaj kultivaĵvariaĵoj).

Akademia esplorinstituto laborigas profesorojn kaj diplomiĝintojn. La termino estas uzata ne nur por naturaj kaj precizaj sciencoj, sed ankaŭ por esplorado en la homsciencoj kaj sociaj sciencoj. Iafoje, apud la esplorinstituto, ekzistas eduka aŭ lerna centro por fakuloj aŭ la ĝenerala publiko, kiel ekzemple instrua partnereco en universitata fakultato, biblioteko, muzeoeldonejo. Esplorinstitutoj ĝenerale produktas, krom sciencaj publikaĵoj, enhavon kiel lernolibroj kaj instruplanoj, prelegoj, konferencoj kaj seminarioj, sciencaj revuoj, poziciaj artikoloj kaj strategiaj artikoloj, kaj similaj.

Universitatoj konsistigas gravan esplor-plenumantan sektoron. En multaj landoj, ekzistas ankaŭ publikaj aŭ privataj esplororganizaĵoj ekster universitatoj. Kaj registaraj agentejoj kaj privataj kompanioj povas fari sian propran esploradon, precipe de pli aplikata naturo.

Notindaj esplorcentroj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]